Lundi 12 janvier 2009
1
12
01
2009
21:16
limako sur voj'
sub pluvo al li bonvena.
Ankaŭ mi kaj vi .
klavaro klakas,
dume manoj fingrumas.
senpaŭze paŭti.
Aŭtistoj paŭtas.
grizas mateno surstrate.
pluvon mi plukas.
Jam dormo paca
dorno ne enpikos min.
for de laboro.
paŝo post paŝo,
grincas maŝino sen sano.
Iri laboron.
iri sur strato,
manoj en poŝo, sen celo.
gutoj benas min.
Noktas enkore,
Dume paŭzo en kapo.
Suno ekstere.
Freneza vento.
Ĉirkau suno zumzumas
planedo blua.
Mercredi 26 novembre 2008
3
26
11
2008
21:57
Bovinoj paŝtas
sub suno en paca val'.
Vivo vin amas.
ronk' en fotelo
paperoj montas supren.
Suno glacias.
El la fenestro
post fenestro fenestro.
Gusto amara.
Nuboj alflusas
dum ni sidas fotele.
Tajpon elteni.
foli' survoje
kaj mi iras senvarma
en lum' matena.
Sen la vivocel'
ĉu la vino bongustas
en mia glaso ?
Nure du steloj
en ĉiela mateno
dormos sen fino.
Dimanche 5 octobre 2008
7
05
10
2008
10:51
Ej ! Jen pluvo kaj vento..tiktakas gutoj... Frapoj supre, ĉielo nigretas. Animo grizas? ne.. Malordo regas endome, dormetas la cerbo.. Kaj...
Jen. Mi ellasu vortojn, liberigu parolon, ĝuu plaĉon de l'tajpo.. La familianoj jen dormas jen forestas en aĉetoj ekstere..
Ĉu mesaĝon mi eltajpos eksteren, ĉu por tutmonda legantaro mi parolos pri mia laboro, pri francujaj okazaĵoj, pri ioj kaj tioj ?
Ĉu mi diros pri tiu grandega velŝipo kiu apenaŭ povas pasi sub tiu pontego, kiu altas tiom kiom triumfarko en Parizo ?
Ĉu mi rakontos pri epilepsio, malforta memorkapablo ?
Ĉu je la momento diri ion en la memorujo bloga mi trovos la adreson kaj pasvorton ? Mi forgesis.. Do, esploru mi la notkajereton por retrovi ilin.. Jen la la memoro de amnezietulo.
Ĉu mi iĝos tiu ŝtatfunkciulo kiu, maljuniĝante, revenetas al la iama anarkiismemo ?... Jesete..
Venontan fojon mi eldiros kurson pri filozofio, politiko, ĝardenadon...Venontan fojon mi rakontos pri herboj sovaĝaj kiuj invadas razenon ne prizorgitan..
Jeudi 4 septembre 2008
4
04
09
2008
19:30
Uf!!
Ree al la laboro.. frue ellitiĝi, ĝui la plaĉon de aŭta svarmo...
finiĝis la posttagmeza dormeto, la bonfara nenifaro..
Ej..
Mi trovas la oficejan ĉambron, kaj.. Ej, mi ĝuas la foreston de la kolego...Nun, li ferias plu ĝis la 15a de septembo. Mi ĝuas la lokon por mi sola, trankvilas..Ne sonoras
telefono.
Ej, Fek! mi laboras, esploras, klopodas kompreni CSSon,HTMLon,Javascripton... mi iom tro faras, mi baldaŭ iĝos malsana kaj devos ripozeti kaj havi duoblon da ferioj...
Dimanche 23 mars 2008
7
23
03
2008
15:38
Nuda ŝi estas antaŭ mi... El la duŝo eliras, senartifike.
"Ci estas mia venuso ..El
Willendorf"..
Grumbleto ŝia...
Graspuga, dikpuga.. Mamoj ne eltenas graviton.. Ventro pezas memore al tiuj portitoj iamaj, ene.. Jam antaŭ multegaj jaroj...
Tian mi ŝin amas..
Mardi 12 février 2008
2
12
02
2008
18:48
Retrovi legokapablon...
Tute nure, ne pli, senplue, tiuj vortoj envenas kapon.. Ne lasi sin enpreni kapte, iompostiome, per tiu laco fronte al vortoj.. Ne fleksiĝi sub la ŝarĝo.. Sukcesi
teni plu la atentokapablon, ne forlasi tiom tuje.. Morgaŭ teni enkape, iomete, tiujn vortojn riĉajn kiujn oni vore aŭ trankvile ensorbis.
La memorkapablo mia malfortas, mi ne tre memoras. Kaj krome, atentopovo kiu lasos sin reti, kiu rifuzos pluadi, kiu ellaciĝos fronte malfacilon..
Tiuj medicinaĵoj al vi detruos la kapon, lacigos vin.. "Ni ja sciigis vin prie...!" Ili ja estas tiuj vortoj sur tiuj informaj faldaĵoj ene de la skatoloj.. "Jes
ja, sed tio necesas, por via bonfarto, filo mia..."
Al mi restas plu la tasko ree kutime viziti la bibliotekon, pruntopreni librojn, finlegi ilin, kapabli prezenti ilin, el ili fari resumon. Kapabli, de iu tago al
posta, scii kion mi legis la ĵusantaŭan tagon..
Mercredi 30 janvier 2008
3
30
01
2008
21:33
Jen, abrupte, senaverte... Morto de Claude
Piron. Kolumno de la mondo esperantoparola... Kiel paroli pri li ?
Pasintjare mi skribis al li... sendis mesaĝon post letero lia al la revuo "Télérama"... Jen, interesa letero de leganto, parolas inteligente pri la lingvo.... La tutan leteron legas.. Kaj .. Ej!
Surprizo! Ĝin sendis la konata PIRON. Mi tuj reagas, sendas leteron al li, por gratulo.. Kaj, fine paroletas pri propraj psikaj aferoj, pro la memoro mia fatrasa... Li respondas
amike..
Dimanche 9 décembre 2007
7
09
12
2007
11:46
Mardon posttagmeze. Mi decidis iri enurben.. Do, trame.. Jen, halte sindemandas mi : Ĉu la librovendejo situas dekstre aŭ maldekstre ? .. Tamen, mi jam iris
plurfoje.. Do, dekstren. Iras en pluraj malgrandaj stratoj. Devus aperi tiu placo kaj tiu impona konstruaĵo... Ne ?.. Do, jen tramo.. Mi iru do maldekstren. Alvenas en la haltejo kiun mi antaŭe
atingis, unue.. Nur rigardi iomete maldekstren... Ja! ege ĝi imponas, tuj videbla. Kial do mi ne rigardis al tiu direkto ?
!! Do. eniri la vendejon, ene promeneti, aĉeti..
Hejmen ree.. En tram multaj personoj. Mi vojaĝas stare, legetas, foliumas.. Mi ĝuas trankvile tiujn paĝojn..
Kaj jen! bremsego, senaverta, abrupta. Mi falegas.. UJ!! Maldolĉe, Dolorige! mi falis sur brakopogilo metala de seĝo, dorse. Dolorego min kaptas. Ĉirkaŭe, homoj
demandas : "Ĉu bone ?".. Mi frotas la ripojn, dorse, bruste..
"Nenieto.. Nenio rompiĝis" mi diras.. Sur la seĝo kie mi vundiĝis junulo plu silentas. Aŭdiloj ŝtopas la orelojn. Ĉu li
bonvolos....
Mi babilas kun la ĉirkaŭantoj.."Ba ! Ne gravas, mi ne eligis la kriegon!". Vidu do mian
legaĵon :
"Eta laŭdo al mildeco"
Kaj ni ridas kune.
Par Ivo la senmemora
-
Publié dans : memorujo
1
-
Recommander
Dimanche 9 décembre 2007
7
09
12
2007
11:25
Hontu mi! Matene, dimanĉe, la duan dimanĉon de la monato... Kaj.. ne partoprenas la monatan kunvenon..
Jes ja, senkulpige, tiuj doloroj ripaj, pro tiu entrama falo.. Jes, dolorige paŝi, pli bone senmove ĝui bonan libron..
Hontu mi.. Ĉu pluvivos tiu grupo.. Tamen, urbo vasta, multhoma, vivoplena.. Kaj.. Tamen.. Mi ja skribis iam pri la festo de la lingvoj, en kiu mi defendis, kun aliaj grupanoj, la karan lingvon.
Kiom plaĉe, kontraste, legi tiun estimatan aikawa setuko -n, en Japanio. En bela lingvo, kvietaj vortoj, ŝi parolas pri la agoj de ?ia grupo.
.. Jen, promene, franclingve, verdalingve, ĝui paĝojn komputile. Tajpumi.
Par Ivo la senmemora
-
Publié dans : memorujo
0
-
Recommander
Samedi 1 décembre 2007
6
01
12
2007
17:28
Hieraŭ, kaj pasintan merkredon.. Preskaŭ 4 horoj da esploroj, testoj, pri memorkapablo.. El tio, vi eliĝas lacega..
Eble, post tiuj provoj, okazos laborgrupoj por plibonigo de la memoro.. Pri tio, mi pli poste aldonos.. Nun, laceco.. Krome, post 2 semajnoj, fino de tiuj esploroj.. Do, ree, lacigo..
Mi rakontos la tuton..
ĝis!
Par Ivo la senmemora
-
Publié dans : memorujo
0
-
Recommander
Komentoj