Concours

Kalendaro

Novembre 2009
L M M J V S D
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30            
<< < > >>
Samedi 10 novembre 2007
Matene, survoje... Jen, ne tre fore, tutmonde konata "Le Corbusier"aĵo.. : La maison radieuse. "La radianta domo".. Mi vidas ĝin,piedire al la tramo, kelkofe proksimas tree al ĝi. Eble eniris. Laŭe irante la flueton "jaguere" mi povus atingi  ĝin, post dekkelkaj minutoj...




(tiuj fotaĵo estas mia) Mi klopodos fari pli bone..

Kaj... , por la memoro...

en Nantes, la tripieda konstruaĵo en kiu mi laboris dum preskaŭ dudek jaroj
: "Le tripode .. (=la tripiedulo) .. Atentu tiuj fotaĵoj ne estas miaj, sed Wikipedia  !   (Mi klopodos aldoni la E. tradukon )

Antaŭe :
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/db/Tripode-1.jpg


 

Detruo ! pro asbesto..   http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/db/Tripode-2.jpg



 
... tuj poste  http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/db/Tripode-3.jpg





Jen.. Same niaj vivoj..
Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 2 commentaires - Recommander
Dimanche 7 octobre 2007

El la lingvo, festeni. Ĝui vortojn ellasitajn, elverŝi vunditan animon, ellasi ĝojoplenan vivon. El la sperto enkorpa, enmensa, iufoja aŭ ĉiutaga liveri en alian menson vortojn kiuj retrovos novan vivon... El tiu bilda paperaĵo, iu, refluse, reflue trovos viverojn.

Jen, eble, mia tasko bloga. Pro tio mi ne tiel ofte el-donas. Jen adoleske, tamen plenaĝulo, mi liveras taglibron...

Hieraŭ grupiĝis suferantoj pro epilepsio. Ĉirkaŭ psikologiistino ni parolas. Ĉiu rajtas paroli, sentime. Kaj ankaŭ, ĉiuj, ni aŭdas la sperton de alia persono. Oftege, revene, ni parolas pri tio : malforta memoro, perditaj spertoj, malfacileco enkapigi nomon de proksimulo. Refoje ni demandas pri tute proksima sperto. Hieraŭ min kaptis du kriegoj, abrupte. Tamen, antaŭe estis tiu streĉiteco.

Eble tion mi jam diris al vi. Aŭdacu : mesaĝu :"Ej, vi, ci jam elverŝis. Ja sufiĉas. Parolu al mi pri io alia : birdoj, foraj sunoj, esperantaĵoj."

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 1 commentaires - Recommander
Dimanche 17 juin 2007

Hieraŭ, en Nantes, lingvofesto. La sepa...

En tiu-ĉi, estas prezentataj multaj lingvoj. Apud Esperanto estis afrikaj lingvoj, fronte estis la fingrolingvo de  surdmutuloj (Bedaûrinde, ŝajne, ne ekzistas internacia signaro, sed mi ne povis demandi).. Mi povis viziti la japanan, scivoli pri centramerikaj lingvoj...

Tiu-ĉi festo montras kiom riĉaj estas la metodoj por interrilati, kiom inventemaj estas homoj en diversaj regionoj de la mondo..

En tiu-ĉi ni povis paroli, klarigi, montri ke Eo ja ekzistas, ke parolas ĝin pli da personoj ol parolantoj de multaj preskaŭmortaj lingvoj.. Eo ja ne celas forigi, tion ni montris. Eo estas ilo kroma, ilo kiu celas liberigi ĉiujn..

Se iam ĝi celus esti unusola lingvo, tiam mi forkurus kaj forbrulus tion, kion mi iam amis.

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les commentaires - Recommander
Dimanche 13 mai 2007

Taglibro de nesenpena verdetulo.

Ĉeestis.. Duonvekite, duonkviete, duone kvita pro la iamaj forgesoj.. Mi ĉeestis la monatan kunvenon de la Esperanto-grupo..

Ĉu la ĝusta tago, ĉu pordo malfermita ? Do, pordo malfermita, bone. Ĉu homoj? Jen, aŭtoj estas.. Glumarkoj sure. Bonege.

Kiom da ? Ĉu 5, apenaŭ ? Kutimuloj ĉeestas. Ĉu iam juniĝos ni? France paroli! Hontu ni. Tion ni faris! Balbutaĉis esperantlingve, kelkfoje.

Ĉu plu okazu la kunveno.. Tamen, jen, alvenas nova kapo. Bone. Kuraĝa ŝi estas, ĉar ŝi aspektas ja malsana. Tamen, dankon al ŝi. Ĉu la plenviva amikino alvenos.. Jen, jen!!  Bonege! la tabulo pleniĝas per projektoj, adresoj, tagoj, kunventagoj, iamaj plenumitaj aferoj de post la antaŭa kunveno. Ni parolas pri tiuj projektoj, tiu "Festo de la lingvoj" en la urbo...

Trankvile iam Esperanto, paŝon post paŝo, ne abrupte, ne per altaj decidoj politikaj, sed tra agoj minimumaj de iuj, vortoj pace diritaj al iu, per "Kial ne ? tio ne kostas.. La risko estas nula..", per Interretaj interŝanĝoj, mesaĝoj, duvortaj blogaĵoj, modestaj paroletoj, mallertaj eldiroj.. Diru ni "Ni ne fidu politikajn decidantojn.. Ni fidu ĉiutagajn uzetojn de homoj, de lando al lando, super landlimoj, super oceanoj... Tiu ĉiutaga uzeto, multfoje ripetata pli pezas ol truda leĝo". Diru ni: "Esperanto, nia lingvo, unu el niaj lingvoj, bonegas ĉar ni elektis ĝin libere, ĉar ĝi efikas liberige..Kio gravas en Eo estas LIBERECO. krom tio, kial do ni lernu ĝin ? Libereco, ĉar dank'al ĝi mi povas pace interŝanĝi liberigajn vortojn ĉie en la mondo.

Tiom valoras traduki tiujn dupaĝajn informfaldaĵojn kiom multpaĝajn valoregajn literaturaĵojn. Tiom valoras memvola lernado kiom lerneja tedado...Pli bone memvole lerni kaj uzi plu, ol deve lerni kaj forgesi. Kiel trovi la taŭgan vojon. Ĉiuj vojoj taŭgas.

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 1 commentaires - Recommander
Dimanche 22 avril 2007

Revene, ripoze, meze de la rubmesaĝoj, salutoj...

En la antaŭ-antaŭ pasinta semajno mi restadis en Andaluzio, de loko al loko, kune kun edzino kaj pli juna filino, 10jara.

Senvoĉe admiri Cordoba'n.. Ene de la Mezquita, meze de la kvazaŭ arbara vicoj de kolumnoj, duone plorema pro la beleco., subpluve en Granada promeneti, en la urbo, apenaŭ ĝui, pro la vetero, la ĝardenojn de Alhambra.. Ene de la konstruaĵo ellasi krion... Rapidege pasi de loko al loko, la filineto deziregas trovi necesejon, ne eltenas, trovi eliron  kune kun la patrino..

La unuan fojon mi vojaĝis aviade! Mi ja ne konis ĉion pri tiuj aferoj administraj. Al la aviadilo, ire kaj revene, tiu bruego en la haloj, tiu policaĉa atmosfero enen : korpa palpado por la iro, de Nantes al Malaga.. Poste, kelkajn minutojn poste, kriego mia.. Denove, en la aviadilo, irante al la sidloko, du krioj.. Certe tio saltigis iujn sur la seĝoj ! Same revene... Do, la aviadilo ne deflugas je la antaŭanoncita horo. Atendi.. Ene, side, la signaloj ekprenas la kapon.. Pacienci iomete, tio finiĝos tre baldaŭ.. Jen, mi kredas min kvieta.. Kriego.. Same,poste, alia kriego..

Vendredon, la 13an de aprilo, en Malaga, la naskiĝ-datreveno... Mi iĝis 50jara.. Iom da grizaj haroj, tiu dolora perdo de memoro rilate al la proksimume 10jaroj antaŭ mia malsaniĝo en la 2002a.. tiu memorkapablo, ribelema, ne tre kapabla enpreni novajn eventojn de mia ĉiutaga vivo. Esperinde mi ne forgesos tiun belan vojaĝon..

Revene, ripoze, hodiaŭ, ferii por senlaciĝi.. iomete ordigi la domon.. Mi lasis ĝin al la du pli aĝaj filoj..  Morgaŭ?

Morgaŭ, kolegoj, demandoj pri la semajno, montri fotojn.

Kiel eble plej baldaŭ mi aldonos iujn fotojn..

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 2 commentaires - Recommander
Dimanche 22 avril 2007

 

En tiu ĉi konstruaĵo mi laboris dum dekkelkaj jaroj...ekde la 1984 ĝis la fermo. 

Oni nomis ĝin : "Le tripode", tio signifas : "kiu havas tri piedojn"..

http://img.photobucket.com/albums/v315/Aguirre44/tripode11.jpg

Komence de la 199dekkelkaj jaroj, montriĝis inter la prizorgantoj de tiu konstruaĵo pluraj asbesto-malsanoj... Kaj tro fruaj mortoj... 

Pro tio, ni, ne rekte proksimaj al la danĝera asbesto, translokiĝis al diversaj aliaj.. , antaŭ dek jaroj proksimume.., fine de la naŭdekaj.

Post forigo de la asbesto per protektitaj laboristoj, estis decidite ĝin detrui...

Por vidi la detruon : 

Estis multegaj personoj por vidi la eksplodon kaj faligon.. ĝi defalis unue inter la tri branĉoj kiuj poste  falis internen.. sed vidu mem (paciencetu, estas kvazaŭ filmeto) : http://commons.wikimedia.org/wiki/Image:Destruction_du_Tripode.gif

(daŭris eble iom pli longe sed tiu filmeto estas sinsekvo de bildoj).

Estis multegaj personoj por vidi la eksplodon kaj faligon.. ĝi defalis unue inter la tri branĉoj kiuj poste  falis internen... Mi ĉeestis, kune kun la tuta familio. Ni estis sur la bordo de la rivero Loire.. (Tiu konstruaĵo situis sur la insulo : Beaulieu) en Nantes.

Nun, ni, kiuj laboris en la oficejoj (ne ene de la internaj, protektaj, purigaj koridoretoj..) batalas ankaŭ por medicina kontrolado senpaga, kaj avantaĝoj monaj kaze de asbestozo.

 

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les commentaires - Recommander
Lundi 26 mars 2007

 

Ĉu mistajpado, tromusado, paralizo! Mia antaŭa tajpaĵo pri setuko aperis ripete 40foje en la listo de miaj artikoloj!

Mi unu post unu forigis, konfirmis klave..  Kaj jen, ankaŭ ĉi-tiun artikolo "Balbute ripete" ripetiĝas. Misteroj! Do, dekfoje, ree, mi musumis kaj klavis..  Ja informadiko ekzistas por faciligi la vivon, ĉu ne ?

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 1 commentaires - Recommander
Lundi 26 mars 2007

 

Ĉu Aikawa Setuko ion aperigis interrete ? Dum pluraj semajnoj, ja ne videblis aperaĵoj.. Mi estis iom senpacience atendanta...

Sed jen! aperis la plej freŝaj eldonoj.. do ! legu ĝin.. La adreso aperas maldekstre.. musumu !

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les commentaires - Recommander
Lundi 26 mars 2007

Pasintan sabaton mi ja ĉeestis la jarkunvenon de la epilepsiula asocio de la urbo Nantes : ARIANE. Ĉeestis proksimume 50 personoj, eble pli. Sed okaze de tiu kuveno, ni festis la dekjariĝon de la asocio. Mi estas ano nur de apenaŭ unu jaro. La nombro de membroj daŭre kreskas ĉiujare.

Feliĉe mia edzino ja kondukis min al la ĝusta kunvenloko, ĉar mi erare opiniis ke ĝi okazos en la loko kie kunvenas la parolgrupo kun psikologino.. Se trame, mi certe erarus! do, mi rerigardis la kunvokilon, kaj ja konstatis ke ŝi, mia edzino, pravas.. Mi alvenis iom malfrue sed la afero ne estis komencita. Min rekonis kelkaj personoj, kiuj nomis min bone, sed mi ne kapablis trovi iliajn nomojn. Nur unu viron mi sukcesis nomi...

Mi estis iom ekscitita kaj dum tiu kunveno dufoje ekkriis.. sed ja tuj poste ridis aŭ kvietigis la ĉirkaŭantaron..

Post la prezentoj, ni voĉdonis.. unuvoĉe.. TIo ja ne okazos por la venontaj ŝtatprezidentaj voĉdonoj.. Venontan oktobron ni okazigos prelegon de iu fakulo....

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les commentaires - Recommander
Samedi 24 mars 2007

Posttagmeze...

Okazos la ĝenerala asembleo de la epilepsiula asocio de Nantes, ARIANE.. En tiun mi pli kaj pli enigis min kaj iomete forgesis la esperantoklubon.. Tiu asocio alvokis min por helpi en organizado de prelego venontan oktobron.. Do, mi konsentis helpi. Partoprenis iun kunvenon por difini iujn celojn kaj taskojn..

Postttagmeze, mi esperas ke dum tiu ĝenera jara kunveno mi ne estos atakata de la kriego kiu kelkfoje min atingas..

 Hieraŭ, tramvoje, fronte al iu junulo, mi senaverte ekkriis.. Poste, mi iom post iom rekvietiĝis, la junulo demandis "ĉu bone ? ".. Respondo : "trankviliĝu, tiu ofte okazas, ne gravas..". 

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les commentaires - Recommander

Publicité

Esplori

viaj &#349;atoj..

Créer un blog sur over-blog.com - Contact - C.G.U. - Rémunération en droits d'auteur - Signaler un abus