Concours

Kalendaro

Novembre 2009
L M M J V S D
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30            
<< < > >>
Dimanche 18 mars 2007

La neŭrologo, jam pasintjare, konsilis helpon de psikologo..Li ja konsideris ke miaj kriz(et!)oj estiĝas ofte el cirkonstancaj streĉoj.. Do pli bone trovi ioman psikan kvietecon..

Jes ja.. Do, tiam mi ekvizitis psikiatron. renkontis lin 4foje. Kaj LI decidis fini la rendevuojn, dum mi opiniis ke la laboro ne estas plenumita, la celo ne atingita.. Mi diris : "Pli bone vidi la situacion sur pli longa periodo.. tio estas nun nur hazarda halteto, neligita al nia komuna laboro..".. Tiam li respondis "nu, mi jam konas vin, se vi deziros denove rendevui vi estos prioritata ?ar mi jam konas vin.."..

De tiam mi ne rekontaktis lin.

Ĉijare, je la ĉiujara rendevuo kun la neŭrologo, mi aŭdis la saman diron : "trovu psikologian helpon".. Kaj li plu preskribis la saman pilolaron ĉiutagan.. Malfermis adreslibron, donis nomon.. Jes ja, sofrologiistino....

La homoj de la epilepsia grupo kiun mi vizitas parolis tute favore pri ŝi, ĉar pluraj jam vizitas ŝin..

Mi vizitis ŝin, longe parolis pri miaj zorgoj, celoj..

Ŝi : Jes ja, tio plene kongruas kun sofrologio.. Mi oficiale forlasis tiun laboron, pro tio mi petos pagon nur perbiletan...

Mi ne scias ĉu mi plu vizitos ŝin, ĉar tiu perbileta pago ne plaĉas al mi. Krome ĝia rendevuloko ne estas facile atingebla, en la urbokerno..

Mi telefonis por forigi la venontan rendevuon. Mi klopodos ĉe alia sofrologiisto, multe pli facile atingebla eĉ dum la tagmeza laborĉeso.. 

Ĉu iuj el vi havas opinion aŭ sperton pri sofrologio ? Parolu...

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 2 commentaires - Recommander
Jeudi 15 mars 2007

 

Ĉiutage, hejme, dum la laboro, tiuj simplaj vortoj : Mi sukcesis fari..

Laborloke,  sur papero, mi notas : Mi sukcesis fari. Mi listigas la atingojn, la rezultojn. Kelkfoje mi skribas : sukcese faris :  nenion. Kaj ne gravas... Gravas nur kiam mi eĉ tion ne skribas ! Ankaŭ skribas : farendaĵoj ... kaj jen, alia listo, dorse de la folio..

Hejme, ne sur la papero, sed en la kapo : Mi sukcese plenumis ... Kaj  tio kontentigas min... Evidente tiuj sukcesoj plej ofte estas minimumaj, tamen ili estas..

Pli bone vidi tion, kion oni plenumis ol la neatingojn.. Ĉar la neatingoj ja multe pli nombraj estas.. Pli ĝojige kaj kontentige.

Matene : "Hodiaŭ tion mi plenumos".. Jes ja pluraj etaj taskoj.. Telerlavado, ioma glado, tio, kaj tio.. Pli bone diri : "mi purigos laj skribotablon" ol "mi ordigu la domon" ĉar tro granda estus tiu dua tasko.. finon de la unua estos tuj videbla.

Tiel mi provas ripari sanon vunditan de malsano : epilepsio.

 

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les commentaires - Recommander
Dimanche 11 mars 2007

 

Kiu do tiu francuja ulo kiu jen poŝtas ? Atentu! jen furorvendaĵo : membiografio de ivo senpena !

 Post 1 monato mi 50jariĝos! Mi prezentu min, tiel decas en kunveno! Tiuj vivopartoj ne estas formanĝitaj de amnezio.

Mi estas ŝtatfunkciulo, laboras komputike: programisto, je ne tre alta nivelo..Mia unusola lernejado iris ĝis bakalaŭro, kiam 18jara. Temis pri tute aliaj studoj, multe pli literaturaj kaj filzofiaj, ne altaj.. Tio interesis min, sed ne sciis tiam, kiun laboron fari..

Tiam mi estis iom anarkiisto. Iu amiko, anarkiisto, instigis min al lernado de esperanto. Tion mi faris, eklernis : memlernado. Mi ne petis helpon. De tiam, iom poste, ekkonis la "neperiodaĵon" de Hirose Sinĵi, de japanio..

 Poste, necesis fari la soldatservon. Tiun mi rifuzis pro miaj pacismaj konvinkoj, kaj do mi devis fari civilan servon.. Sed mi devis, pro tio, servi dum 2 jaroj anstataŭ 1. tiu deviga soldatservo ne plu ekzistas nun. Miaj infanoj ne enkazerniĝos kaj ne bezonos skribi leteron por esprimi rifuzon surhavi armilojn kaj uzi ilin.

Do de laboro al laboro, mi finfine, 25jaraĝa, ekestis ŝtatservanto..! Por iama anarkiisto! Intertempe mi laboris en fruktokultivejo. Mi estis salajrulo en granda kultivejo kie mi patro tiam estis submastro. Tio daŭris dum 2 aŭ 3 jaroj.. Iam mia fratino diris : "Sed ja, ivo, kial do ci ne pruvas ŝtatkonkurson por pli interesa laboro ?".  Mi provis... sukcesis. Do ministrejo pri financoj. Du mia staĝo mi renkontis mian nunan edzinon....

Poste mi interesiĝis, pro scivolemo, pri komputiko, hejme... Kial do ne provi la programistan ekzamenon ? staĝis, provis, sukcesis.

Do... patriĝis 3 fojojn.. La plej aĝa estas 20jara, la dua 17jara, la plej lasta, filino, 10jara...

En la 2002 tiu malsano, cerbinflamo, kiu igis min epilepsiulo kaj senmemorulo...

Fino!  la sekvaj epizodoj en la venontaj tagoj....

 

 

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 5 commentaires - Recommander
Mardi 6 mars 2007

El japanio mi legis mesaĝon de AIKAWA Setuko de Kioto.. Mi trovis pli malpli hazarde ŝian (ĉu ŝi aŭ li mi ne scias) taglibron.

Ĝi tute simple eltajpas ĉiutagaĵojn, animstatojn, informojn... De ŝi mi ricevis tre amikan kaj korvarmigan mesaĝon ĉar mi elverŝetis mian animon pri epilepsio kaj memorperdo.. Do bonege, el alia parto de la mondon trovi tiom amikan mesaĝon.

Pasintan sabaton mi  ĉeestis parolgrupon de geepilepsiuloj. Ĝi estas renkontiĝo apud psikologiistino, kaj ĉiu povas paroli, esprimi pri iu aŭ alia problemo. Iu alia persono diris : "Mi ne diras al mia estraro ke mi estas epilepsiulino.."..Koncerne min, mi estas ŝtatfunkciulo, bone protektata de la leĝo, kaj krome mi estas jam de pluraj jardekoj konata de gekolegoj. Ili ja konis min antaŭ la malsano kiu trafis min en la 2002a kaj do bone konsideras min. Dum tiu parolgrupo mi dufoje senaverte ekkriis. Tio iom ofte okazas..Mi parolis pri mia memoro, malforta, kaj pri mia tuttuta amnezio de antaŭ la 2002, dum 5 aŭ 6 jaroj..

Venontan mardon mi vizitos psikologiistinon por trovi helpon..

 

 


Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 1 commentaires - Recommander
Dimanche 25 février 2007

Finfine, jen ekestas nova blogo...

Jam aliloke,  alilingve, mi elverŝis animon kaj vortojn...

 Mi ĉi tie parolos pri lingvo nia, pri mia senmemorula sperteto,pri epilepsio kiu ekkaptis min en la 2002a,  pri mia ŝatata maldekstra mano... Pri io, ĉio, ĉiutagaj nenietoj...

Nu, tio estis nur naskofesto, ĉampanglaseto..

Ĝisoj kaj kisoj

mia dulingva paĝaro : http://verdulo.new.fr

Enfin, voilà un nouveau blog.

Déjà, ailleurs, en d'autre langue j'ai épanché âme et mots..

Je parlerai ici de notre langue, de ma petite expérience d'amnésique, d'une épilepsie qui m' apiégé en 2002, de ma chère main gauche.. De ça, de tout, de petits riens de tous les jours.

Bon, ce n'était que baptême, coupe de champagne.

Bises et au revoir.

Mon site bilingue  : http://verdulo.new.fr

Par Ivo la senmemora - Publié dans : memorujo
Ecrire un commentaire - Voir les 2 commentaires - Recommander

Publicité

Esplori

viaj &#349;atoj..

Créer un blog sur over-blog.com - Contact - C.G.U. - Rémunération en droits d'auteur - Signaler un abus