Concours

Kalendaro

Novembre 2009
L M M J V S D
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30            
<< < > >>
Mardi 12 février 2008
Retrovi legokapablon...

Tute nure, ne pli, senplue, tiuj vortoj envenas kapon.. Ne lasi sin enpreni kapte, iompostiome, per tiu laco fronte al vortoj.. Ne fleksiĝi sub la ŝarĝo.. Sukcesi teni plu la atentokapablon, ne forlasi tiom tuje.. Morgaŭ teni enkape, iomete, tiujn vortojn riĉajn kiujn oni vore aŭ trankvile ensorbis.

La memorkapablo mia malfortas, mi ne tre memoras. Kaj krome, atentopovo kiu lasos sin reti, kiu rifuzos pluadi, kiu ellaciĝos fronte malfacilon..

Tiuj medicinaĵoj al vi detruos la kapon, lacigos vin.. "Ni ja sciigis vin prie...!" Ili ja estas tiuj vortoj sur tiuj informaj faldaĵoj ene de la skatoloj.. "Jes ja, sed tio necesas, por via bonfarto, filo mia..."

Al mi restas plu la tasko ree kutime viziti la bibliotekon, pruntopreni librojn, finlegi ilin, kapabli prezenti ilin, el ili fari resumon. Kapabli, de iu tago al posta, scii kion mi legis la ĵusantaŭan tagon..


Ecrire un commentaire - Voir les commentaires - Recommander
Retour à l'accueil

Publicité

Esplori

viaj &#349;atoj..

Créer un blog sur over-blog.com - Contact - C.G.U. - Rémunération en droits d'auteur - Signaler un abus