Partager l'article ! Ĉu indaj hajkoj ?: limako sur voj' sub pluvo al li bonvena. Ankaŭ mi kaj vi . klavaro klakas, dume manoj fingrumas. senpaŭze paŭti. ...
KIO ?
Jen, fatrase, cerbumaĵoj.... Jen, el mia kapo pensetoj, eventetoj, nenietoj... nure..
NEPRE UTF8 POR TAUGA AFIŜADO!
| Juin 2012 | ||||||||||
| L | M | M | J | V | S | D | ||||
| 1 | 2 | 3 | ||||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
|
||||||||||
limako sur voj'
sub pluvo al li bonvena.
Ankaŭ mi kaj vi .
klavaro klakas,
dume manoj fingrumas.
senpaŭze paŭti.
Aŭtistoj paŭtas.
grizas mateno surstrate.
pluvon mi plukas.
Jam dormo paca
dorno ne enpikos min.
for de laboro.
paŝo post paŝo,
knaras maŝino sen sano.
Iri laboron.
iri sur strato,
manoj en poŝo, sen celo.
gutoj benas min.
Noktas enkore,
Dume paŭzo en kapo.
Suno ekstere.
Frenezas vento.
Ĉirkau suno zumzumas
planedo blua.
Komentoj