KIO ?
Jen, fatrase, cerbumaĵoj.... Jen, el mia kapo pensetoj, eventetoj, nenietoj... nure..
NEPRE UTF8 POR TAUGA AFIŜADO!
| Août 2008 | ||||||||||
| L | M | M | J | V | S | D | ||||
| 1 | 2 | 3 | ||||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
|
||||||||||
Ĉiutage, hejme, dum la laboro, tiuj simplaj vortoj : Mi sukcesis fari..
Laborloke, sur papero, mi notas : Mi sukcesis fari. Mi listigas la atingojn, la rezultojn. Kelkfoje mi skribas : sukcese faris : nenion. Kaj ne gravas... Gravas nur kiam mi eĉ tion ne skribas ! Ankaŭ skribas : farendaĵoj ... kaj jen, alia listo, dorse de la folio..
Hejme, ne sur la papero, sed en la kapo : Mi sukcese plenumis ... Kaj tio kontentigas min... Evidente tiuj sukcesoj plej ofte estas minimumaj, tamen ili estas..
Pli bone vidi tion, kion oni plenumis ol la neatingojn.. Ĉar la neatingoj ja multe pli nombraj estas.. Pli ĝojige kaj kontentige.
Matene : "Hodiaŭ tion mi plenumos".. Jes ja pluraj etaj taskoj.. Telerlavado, ioma glado, tio, kaj tio.. Pli bone diri : "mi purigos laj skribotablon" ol "mi ordigu la domon" ĉar tro granda estus tiu dua tasko.. finon de la unua estos tuj videbla.
Tiel mi provas ripari sanon vunditan de malsano : epilepsio.
Komentoj