Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Esplori

13 mai 2007 7 13 /05 /mai /2007 13:04

Taglibro de nesenpena verdetulo.

Ĉeestis.. Duonvekite, duonkviete, duone kvita pro la iamaj forgesoj.. Mi ĉeestis la monatan kunvenon de la Esperanto-grupo..

Ĉu la ĝusta tago, ĉu pordo malfermita ? Do, pordo malfermita, bone. Ĉu homoj? Jen, aŭtoj estas.. Glumarkoj sure. Bonege.

Kiom da ? Ĉu 5, apenaŭ ? Kutimuloj ĉeestas. Ĉu iam juniĝos ni? France paroli! Hontu ni. Tion ni faris! Balbutaĉis esperantlingve, kelkfoje.

Ĉu plu okazu la kunveno.. Tamen, jen, alvenas nova kapo. Bone. Kuraĝa ŝi estas, ĉar ŝi aspektas ja malsana. Tamen, dankon al ŝi. Ĉu la plenviva amikino alvenos.. Jen, jen!!  Bonege! la tabulo pleniĝas per projektoj, adresoj, tagoj, kunventagoj, iamaj plenumitaj aferoj de post la antaŭa kunveno. Ni parolas pri tiuj projektoj, tiu "Festo de la lingvoj" en la urbo...

Trankvile iam Esperanto, paŝon post paŝo, ne abrupte, ne per altaj decidoj politikaj, sed tra agoj minimumaj de iuj, vortoj pace diritaj al iu, per "Kial ne ? tio ne kostas.. La risko estas nula..", per Interretaj interŝanĝoj, mesaĝoj, duvortaj blogaĵoj, modestaj paroletoj, mallertaj eldiroj.. Diru ni "Ni ne fidu politikajn decidantojn.. Ni fidu ĉiutagajn uzetojn de homoj, de lando al lando, super landlimoj, super oceanoj... Tiu ĉiutaga uzeto, multfoje ripetata pli pezas ol truda leĝo". Diru ni: "Esperanto, nia lingvo, unu el niaj lingvoj, bonegas ĉar ni elektis ĝin libere, ĉar ĝi efikas liberige..Kio gravas en Eo estas LIBERECO. krom tio, kial do ni lernu ĝin ? Libereco, ĉar dank'al ĝi mi povas pace interŝanĝi liberigajn vortojn ĉie en la mondo.

Tiom valoras traduki tiujn dupaĝajn informfaldaĵojn kiom multpaĝajn valoregajn literaturaĵojn. Tiom valoras memvola lernado kiom lerneja tedado...Pli bone memvole lerni kaj uzi plu, ol deve lerni kaj forgesi. Kiel trovi la taŭgan vojon. Ĉiuj vojoj taŭgas.

Partager cet article

Repost 0
Published by Ivo la senmemora - dans memorujo
commenter cet article

commentaires

Roland 14/05/2007 00:20

kiaj belaj kaj ĝustaj vortoj!nenur tio estas le ĝusta vido tiu de Zamenhof, tiu de Cart, ne tiu de la " desupristoj" tiuj kiuj ĉiam esperas en la granduloj, sed ĉu  esperanto ne estas precize tiu demalsupreco, tiu interŝanĝrimedo de unuopaj koroj  tra la mondo, tiu "Granda Aventuro", kiel  diras certa teksto de "karesema" ,  simple, tio, kion vi tiom bele kaj trafe priskribis en la ĉi du lastaj paragrafojJes ja Esperanto estas libereco !

Ivo la senmemora 17/05/2007 11:57


Dankon, estimata Roland... Esperanto estas por mi pordo eksteren... Mi "preskaŭ asertus : "Bone, ili estas stultaj.. Do, ni ĝuu..".. Sed ja, tamen, ni informu, ni
ĉeestu.


Plej ĵusaj Paĝoj