KIO ?
Jen, fatrase, cerbumaĵoj.... Jen, el mia kapo pensetoj, eventetoj, nenietoj... nure..
NEPRE UTF8 POR TAUGA AFIŜADO!
| Mai 2008 | ||||||||||
| L | M | M | J | V | S | D | ||||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
|
||||||||||
Mardon posttagmeze. Mi decidis iri enurben.. Do, trame.. Jen, halte sindemandas mi : Ĉu la librovendejo situas dekstre aŭ maldekstre ? .. Tamen, mi jam iris plurfoje.. Do, dekstren. Iras en pluraj malgrandaj stratoj. Devus aperi tiu placo kaj tiu impona konstruaĵo... Ne ?.. Do, jen tramo.. Mi iru do maldekstren. Alvenas en la haltejo kiun mi antaŭe atingis, unue.. Nur rigardi iomete maldekstren... Ja! ege ĝi imponas, tuj videbla. Kial do mi ne rigardis al tiu direkto ?
!! Do. eniri la vendejon, ene promeneti, aĉeti..
Hejmen ree.. En tram multaj personoj. Mi vojaĝas stare, legetas, foliumas.. Mi ĝuas trankvile tiujn paĝojn..
Kaj jen! bremsego, senaverta, abrupta. Mi falegas.. UJ!! Maldolĉe, Dolorige! mi falis sur brakopogilo metala de seĝo, dorse. Dolorego min kaptas. Ĉirkaŭe, homoj demandas : "Ĉu bone ?".. Mi frotas la ripojn, dorse, bruste..
"Nenieto.. Nenio rompiĝis" mi diras.. Sur la seĝo kie mi vundiĝis junulo plu silentas. Aŭdiloj ŝtopas la orelojn. Ĉu li bonvolos....
Mi babilas kun la ĉirkaŭantoj.."Ba ! Ne gravas, mi ne eligis la kriegon!". Vidu do mian legaĵon :
"Eta laŭdo al mildeco"
Kaj ni ridas kune.
Komentoj