Mercredi 27 janvier 2010
3
27
/01
/Jan
/2010
15:50
Hodiaŭ nia elsendo kondukas nin en nemulte konata mondo. Nia spiona kamerao ĉeestis...
Bonan tagon, Sinjoro... ? .. Dio..... Sinjoro Dio, kiel mi helpu ?
Ej.. Nu... Ne dormas plu bone... Ja kredas mi, mi ekdeprimas.. Temperatura pliiĝo.... Kaj mi ploraĉas.. Mia kuracisto ja konstatis la altiĝon de
l'akvonivelo. Liadire mi elkorpe esprimus mian mismenson... ĉio en la kapo.. snuf..snuf ( unu metron pli en mediteraneo.. fandiĝas glacioj).
Ĉu vi iom ideetas pri la kialo de l'tuta afero?
.... Mi ne eltenas plu la miajn idojn.. Il ĉiam batalas pri eta io aŭ tio eta .... Kaj sin taksas plenaĝaj... Ej.. Ili konstatis ja ke mia temperaturo altiĝis.. Kaj la ploraĉojn
miajn. Diris ili : Ne malkvietu.. Ni bonigos la aferon.. Promesite ! Ni kvietos!
Ĉu vi klopodis ĉe aliaj gepatroj.. Parolgrupoj, ja estas laŭmodaj.. Malstreĉiĝo.. Ĉu vi parolis pri al la idaro ?
Ej, mi sentas min ja sola.. Volonte mi petintus konsilon ĉe mia patro, sed li fuĝis for aĉe.. Ne eĉ scias mi de kie ekestas.. Dio mia, kial do vi forlasis min ? Kiel do...
Jessss, jessss... Ĉu vi bonvolos prezenti al mi la idojn ?
EEE... Multon mi havas da.. Estas kristano, islamano, judo, ateisto... La fratinoj ĉiampreĝasmi, plejliberasmi... Ne enkalkutante la nekonatajn... Ne eltenas
plu... Ĉiam sin klabas pro ioj sensignifaj..
Jen estas : «Ej, vi... Haltu, la tutan terenon okupas». La alia «Ci..Sufiĉas.. Vi ja ne aŭdas kiom vi bruaĉas..». Kaj jen : «Tion paĉjo eldiris». … Certe ja mi
eltenas multon kaj multon elpisis... Kaj ateisto, la ĵusnaskita, li – pardonu – ofte tiom kretenas kiom la aliaj.. Li taksas sin libera kaj memstara, kaj jen li pretas elpreni la
pafilon kaj ĉiujn disbombi.. Jen, li, psikologio? ..nur istaĉo !! Ne zorgu, la aliaj ja kapablos lin draŝi rebate. Certe ja, pri tiu afero, ili plene kapablos interkonsenti plej
tuje.. Jes ja, mi multon esperis de li.. Kaj, ne certas eĉ esti patro lia...
Kaj ofte ili atakas la fratinojn.. «Ej vi !! rekte staru.. Kaj rigardu do ! kiom vestaĉita!».. Certe ja, pri la afero, ili ofte samopinias kaj scipovos
iŝin bastoni pune.. Jen ili … Mi ne eĉ scias kiel nutri ilin.. «Mi ne ŝatas tion.. kuirita tro multe.. Ne sufiĉe.. Kaj ne la sankta tago.. kaj paĉjo, diris li , ke ne konvenas la
tago...kaj paĉjo kaj paĉjo.. Ĉiam el iliaj buŝoj vortoj iliadire miaj... por la pravigoj siaj.. Ej, ververe, mi ja havas aliajn okupojn krom tiaspecaj etaĵoj kaj aĵetoj .. Kaj krome,
vestaĵoj!... .... permesu.. Pri tiaĵo kial do mi zorgu ! Mi ja klaku, ĵetu la pordon – tio ja naskas ne etan blovon – grumblas, tondras.. Kaj poste, jen mi elpisas
larmojn... Mi ja taksas ilin senorelaj.. Se aŭdaci, mi asertus ke la aferoj igas ilin senaŭdaj.
… Bone... bone... Nu, sufiĉas hodiaŭ.. Ni rendevuu post 3000 jaroj.. Dume Patroniaj 3 kaj 1 Ave ĉiuvespere... Iun dozeton da lasuenpacomin', regule sorbotan.. Tranviliĝo.. Babili, plej kviete, kun
la idoj.. Ĉiu aparte de aliaj..
0
Komentoj