Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Esplori

27 janvier 2010 3 27 /01 /janvier /2010 15:50
Hodiaŭ nia elsendo kondukas nin en nemulte konata mondo. Nia spiona kamerao ĉeestis...


Bonan tagon, Sinjoro... ? .. Dio..... Sinjoro Dio, kiel mi helpu ?


Ej.. Nu... Ne dormas plu   bone... Ja kredas mi, mi ekdeprimas.. Temperatura pliiĝo.... Kaj mi ploraĉas.. Mia kuracisto ja konstatis la altiĝon de l'akvonivelo. Liadire mi elkorpe esprimus mian  mismenson... ĉio en la kapo.. snuf..snuf ( unu metron pli en mediteraneo.. fandiĝas glacioj).



Ĉu vi iom  ideetas pri la kialo de l'tuta afero?


.... Mi ne eltenas plu la miajn idojn.. Il ĉiam   batalas  pri eta io aŭ tio eta .... Kaj sin taksas plenaĝaj... Ej.. Ili konstatis ja ke mia temperaturo altiĝis.. Kaj la ploraĉojn miajn. Diris ili : Ne malkvietu.. Ni bonigos la aferon.. Promesite !  Ni kvietos!


Ĉu vi klopodis  ĉe aliaj gepatroj.. Parolgrupoj, ja estas laŭmodaj.. Malstreĉiĝo.. Ĉu vi parolis pri al la idaro ?


Ej, mi sentas min ja sola.. Volonte mi petintus konsilon ĉe mia patro,  sed li fuĝis for aĉe.. Ne eĉ scias mi de kie ekestas.. Dio mia, kial do vi forlasis min ? Kiel do...


Jessss, jessss... Ĉu vi bonvolos prezenti al mi la idojn ?
 

EEE... Multon mi havas da.. Estas kristano, islamano, judo, ateisto... La fratinoj ĉiampreĝasmi,  plejliberasmi... Ne enkalkutante la nekonatajn... Ne eltenas plu... Ĉiam sin klabas pro ioj sensignifaj..



Jen estas : «Ej, vi... Haltu, la tutan terenon okupas». La alia «Ci..Sufiĉas.. Vi ja ne aŭdas kiom vi bruaĉas..». Kaj jen : «Tion paĉjo eldiris». … Certe ja mi  eltenas multon kaj  multon elpisis... Kaj ateisto, la ĵusnaskita, li  – pardonu  – ofte tiom kretenas kiom la aliaj.. Li taksas sin libera kaj memstara, kaj jen li pretas elpreni la pafilon kaj ĉiujn disbombi.. Jen, li, psikologio? ..nur istaĉo !! Ne zorgu, la aliaj ja kapablos lin draŝi rebate.  Certe ja,  pri tiu afero, ili  plene kapablos interkonsenti plej tuje.. Jes ja,  mi multon esperis de li.. Kaj, ne certas eĉ  esti patro lia...


Kaj ofte ili atakas la fratinojn.. «Ej vi !!  rekte staru.. Kaj rigardu do !  kiom vestaĉita!».. Certe ja, pri la afero, ili ofte samopinias kaj scipovos iŝin bastoni pune..  Jen ili … Mi ne eĉ scias kiel nutri ilin.. «Mi ne ŝatas tion..  kuirita tro multe.. Ne sufiĉe.. Kaj ne la sankta tago.. kaj paĉjo, diris li , ke ne konvenas  la tago...kaj paĉjo kaj paĉjo.. Ĉiam el iliaj buŝoj vortoj iliadire miaj... por la pravigoj siaj.. Ej, ververe, mi ja havas aliajn okupojn  krom tiaspecaj etaĵoj kaj aĵetoj .. Kaj krome, vestaĵoj!...  .... permesu.. Pri tiaĵo kial do mi zorgu  !  Mi ja klaku, ĵetu la pordon – tio ja naskas  ne etan blovon – grumblas, tondras.. Kaj poste, jen mi elpisas  larmojn... Mi ja taksas ilin senorelaj.. Se aŭdaci, mi asertus ke la aferoj igas ilin senaŭdaj.


… Bone... bone... Nu, sufiĉas hodiaŭ.. Ni rendevuu post 3000 jaroj.. Dume Patroniaj 3 kaj 1 Ave ĉiuvespere... Iun dozeton da lasuenpacomin', regule sorbotan.. Tranviliĝo.. Babili, plej kviete, kun la idoj.. Ĉiu aparte de aliaj..

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Plej ĵusaj Paĝoj