Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog

Esplori

4 septembre 2008 4 04 /09 /septembre /2008 19:30
Uf!!
Ree al la laboro.. frue ellitiĝi, ĝui la plaĉon de aŭta svarmo...
finiĝis la posttagmeza dormeto, la bonfara nenifaro..

Ej..
Mi trovas la oficejan ĉambron, kaj.. Ej, mi ĝuas la foreston de la kolego...Nun, li ferias plu ĝis la 15a de septembo. Mi ĝuas la lokon por mi sola, trankvilas..Ne sonoras telefono.

Ej, Fek! mi laboras, esploras, klopodas kompreni CSSon,HTMLon,Javascripton... mi iom tro faras, mi baldaŭ iĝos malsana kaj devos ripozeti kaj havi duoblon da ferioj...

Repost 0
23 mars 2008 7 23 /03 /mars /2008 15:38

Nuda ŝi estas antaŭ mi... El la duŝo eliras, senartifike.

"Ci estas mia venuso ..El Willendorf"..

Grumbleto ŝia...


G
raspuga, dikpuga.. Mamoj ne eltenas graviton.. Ventro pezas memore al tiuj portitoj iamaj, ene.. Jam antaŭ multegaj jaroj...

Tian mi ŝin amas..




Repost 0
12 février 2008 2 12 /02 /février /2008 18:48
Retrovi legokapablon...

Tute nure, ne pli, senplue, tiuj vortoj envenas kapon.. Ne lasi sin enpreni kapte, iompostiome, per tiu laco fronte al vortoj.. Ne fleksiĝi sub la ŝarĝo.. Sukcesi teni plu la atentokapablon, ne forlasi tiom tuje.. Morgaŭ teni enkape, iomete, tiujn vortojn riĉajn kiujn oni vore aŭ trankvile ensorbis.

La memorkapablo mia malfortas, mi ne tre memoras. Kaj krome, atentopovo kiu lasos sin reti, kiu rifuzos pluadi, kiu ellaciĝos fronte malfacilon..

Tiuj medicinaĵoj al vi detruos la kapon, lacigos vin.. "Ni ja sciigis vin prie...!" Ili ja estas tiuj vortoj sur tiuj informaj faldaĵoj ene de la skatoloj.. "Jes ja, sed tio necesas, por via bonfarto, filo mia..."

Al mi restas plu la tasko ree kutime viziti la bibliotekon, pruntopreni librojn, finlegi ilin, kapabli prezenti ilin, el ili fari resumon. Kapabli, de iu tago al posta, scii kion mi legis la ĵusantaŭan tagon..

Repost 0
30 janvier 2008 3 30 /01 /janvier /2008 21:33
Jen, abrupte, senaverte... Morto de Claude Piron.  Kolumno de la mondo esperantoparola... Kiel paroli pri li ?

Pasintjare mi skribis al li... sendis mesaĝon post letero lia al la revuo "Télérama"... Jen, interesa letero de leganto, parolas inteligente pri la lingvo.... La tutan leteron legas.. Kaj .. Ej! Surprizo! Ĝin sendis la konata PIRON. Mi tuj reagas, sendas leteron al li, por gratulo.. Kaj, fine paroletas pri propraj psikaj aferoj, pro la memoro mia fatrasa...  Li respondas amike..

Repost 0
9 décembre 2007 7 09 /12 /décembre /2007 11:46

Mardon posttagmeze. Mi decidis iri enurben.. Do, trame.. Jen, halte sindemandas mi : Ĉu la librovendejo situas dekstre aŭ­ maldekstre ? .. Tamen, mi jam iris plurfoje.. Do, dekstren. Iras en pluraj malgrandaj stratoj. Devus aperi tiu placo kaj tiu impona konstruaĵo... Ne ?.. Do, jen tramo.. Mi iru do maldekstren. Alvenas en la haltejo kiun mi antaŭ­e atingis, unue.. Nur rigardi iomete maldekstren... Ja! ege ĝi imponas, tuj videbla. Kial do mi ne rigardis al tiu direkto ?

!! Do. eniri la vendejon, ene promeneti,  aĉeti..

Hejmen ree.. En tram multaj personoj. Mi vojaĝas stare, legetas, foliumas.. Mi ĝuas trankvile tiujn paĝojn..

Kaj jen! bremsego, senaverta, abrupta. Mi falegas.. UJ!! Maldolĉe, Dolorige! mi falis sur brakopogilo metala de seĝo, dorse. Dolorego min kaptas. Ĉirkaŭ­e, homoj demandas : "Ĉu bone ?".. Mi frotas la ripojn, dorse, bruste..

"Nenieto.. Nenio rompiĝis" mi diras.. Sur la seĝo kie mi vundiĝis junulo plu silentas. Aŭ­diloj ŝtopas la orelojn. Ĉu li bonvolos....

Mi babilas kun la ĉirkaŭantoj.."Ba ! Ne gravas, mi ne eligis la kriegon!". Vidu do mian legaĵon :

"Eta laŭ­do al mildeco"

Kaj ni ridas kune.

 

Repost 0
Published by Ivo la senmemora - dans memorujo
commenter cet article
9 décembre 2007 7 09 /12 /décembre /2007 11:25

Hontu mi! Matene, dimanĉe, la duan dimanĉon de la monato... Kaj.. ne partoprenas la monatan kunvenon..

Jes ja, senkulpige, tiuj doloroj ripaj, pro tiu entrama falo.. Jes, dolorige paŝi, pli bone senmove ĝui bonan libron..

Hontu mi.. Ĉu pluvivos tiu grupo.. Tamen, urbo vasta, multhoma, vivoplena.. Kaj.. Tamen.. Mi ja skribis iam pri la festo de la lingvoj, en kiu mi defendis, kun aliaj grupanoj, la karan lingvon.

Kiom plaĉe, kontraste, legi tiun estimatan aikawa setuko -n, en Japanio. En bela lingvo, kvietaj vortoj, ŝi parolas pri la agoj de ?ia grupo.

.. Jen, promene, franclingve, verdalingve, ĝui paĝojn komputile. Tajpumi.

Repost 0
Published by Ivo la senmemora - dans memorujo
commenter cet article
1 décembre 2007 6 01 /12 /décembre /2007 17:28

 

Hieraŭ, kaj pasintan merkredon..  Preskaŭ 4 horoj da esploroj, testoj, pri memorkapablo.. El tio, vi eliĝas lacega..

Eble, post tiuj provoj, okazos laborgrupoj por plibonigo de la memoro.. Pri tio, mi pli poste aldonos.. Nun, laceco.. Krome, post 2 semajnoj, fino de tiuj esploroj.. Do, ree, lacigo..

Mi rakontos la tuton..

ĝis!

Repost 0
Published by Ivo la senmemora - dans memorujo
commenter cet article
10 novembre 2007 6 10 /11 /novembre /2007 10:08
Matene, survoje... Jen, ne tre fore, tutmonde konata "Le Corbusier"aĵo.. : La maison radieuse. "La radianta domo".. Mi vidas ĝin,piedire al la tramo, kelkofe proksimas tree al ĝi. Eble eniris. Laŭe irante la flueton "jaguere" mi povus atingi  ĝin, post dekkelkaj minutoj...




(tiuj fotaĵo estas mia) Mi klopodos fari pli bone..

Kaj... , por la memoro...

en Nantes, la tripieda konstruaĵo en kiu mi laboris dum preskaŭ dudek jaroj
: "Le tripode .. (=la tripiedulo) .. Atentu tiuj fotaĵoj ne estas miaj, sed Wikipedia  !   (Mi klopodos aldoni la E. tradukon )

Antaŭe :
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/db/Tripode-1.jpg


 

Detruo ! pro asbesto..   http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/db/Tripode-2.jpg



 
... tuj poste  http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/d/db/Tripode-3.jpg





Jen.. Same niaj vivoj..
Repost 0
Published by Ivo la senmemora - dans memorujo
commenter cet article
7 octobre 2007 7 07 /10 /octobre /2007 10:57

El la lingvo, festeni. Ĝui vortojn ellasitajn, elverŝi vunditan animon, ellasi ĝojoplenan vivon. El la sperto enkorpa, enmensa, iufoja aŭ ĉiutaga liveri en alian menson vortojn kiuj retrovos novan vivon... El tiu bilda paperaĵo, iu, refluse, reflue trovos viverojn.

Jen, eble, mia tasko bloga. Pro tio mi ne tiel ofte el-donas. Jen adoleske, tamen plenaĝulo, mi liveras taglibron...

Hieraŭ grupiĝis suferantoj pro epilepsio. Ĉirkaŭ psikologiistino ni parolas. Ĉiu rajtas paroli, sentime. Kaj ankaŭ, ĉiuj, ni aŭdas la sperton de alia persono. Oftege, revene, ni parolas pri tio : malforta memoro, perditaj spertoj, malfacileco enkapigi nomon de proksimulo. Refoje ni demandas pri tute proksima sperto. Hieraŭ min kaptis du kriegoj, abrupte. Tamen, antaŭe estis tiu streĉiteco.

Eble tion mi jam diris al vi. Aŭdacu : mesaĝu :"Ej, vi, ci jam elverŝis. Ja sufiĉas. Parolu al mi pri io alia : birdoj, foraj sunoj, esperantaĵoj."

Repost 0
Published by Ivo la senmemora - dans memorujo
commenter cet article
17 juin 2007 7 17 /06 /juin /2007 10:32

Hieraŭ, en Nantes, lingvofesto. La sepa...

En tiu-ĉi, estas prezentataj multaj lingvoj. Apud Esperanto estis afrikaj lingvoj, fronte estis la fingrolingvo de  surdmutuloj (Bedaûrinde, ŝajne, ne ekzistas internacia signaro, sed mi ne povis demandi).. Mi povis viziti la japanan, scivoli pri centramerikaj lingvoj...

Tiu-ĉi festo montras kiom riĉaj estas la metodoj por interrilati, kiom inventemaj estas homoj en diversaj regionoj de la mondo..

En tiu-ĉi ni povis paroli, klarigi, montri ke Eo ja ekzistas, ke parolas ĝin pli da personoj ol parolantoj de multaj preskaŭmortaj lingvoj.. Eo ja ne celas forigi, tion ni montris. Eo estas ilo kroma, ilo kiu celas liberigi ĉiujn..

Se iam ĝi celus esti unusola lingvo, tiam mi forkurus kaj forbrulus tion, kion mi iam amis.

Repost 0
Published by Ivo la senmemora - dans memorujo
commenter cet article

Plej ĵusaj Paĝoj