Overblog Tous les blogs Top blogs Lifestyle
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Ĝi estas mensaj elŝutaĵoj... viveroj... ideetoj... pensumado sencela....

Publicité

Revene, ripoze, Postvojaĝe..

Revene, ripoze, meze de la rubmesaĝoj, salutoj...

En la antaŭ-antaŭ pasinta semajno mi restadis en Andaluzio, de loko al loko, kune kun edzino kaj pli juna filino, 10jara.

Senvoĉe admiri Cordoba'n.. Ene de la Mezquita, meze de la kvazaŭ arbara vicoj de kolumnoj, duone plorema pro la beleco., subpluve en Granada promeneti, en la urbo, apenaŭ ĝui, pro la vetero, la ĝardenojn de Alhambra.. Ene de la konstruaĵo ellasi krion... Rapidege pasi de loko al loko, la filineto deziregas trovi necesejon, ne eltenas, trovi eliron  kune kun la patrino..

La unuan fojon mi vojaĝis aviade! Mi ja ne konis ĉion pri tiuj aferoj administraj. Al la aviadilo, ire kaj revene, tiu bruego en la haloj, tiu policaĉa atmosfero enen : korpa palpado por la iro, de Nantes al Malaga.. Poste, kelkajn minutojn poste, kriego mia.. Denove, en la aviadilo, irante al la sidloko, du krioj.. Certe tio saltigis iujn sur la seĝoj ! Same revene... Do, la aviadilo ne deflugas je la antaŭanoncita horo. Atendi.. Ene, side, la signaloj ekprenas la kapon.. Pacienci iomete, tio finiĝos tre baldaŭ.. Jen, mi kredas min kvieta.. Kriego.. Same,poste, alia kriego..

Vendredon, la 13an de aprilo, en Malaga, la naskiĝ-datreveno... Mi iĝis 50jara.. Iom da grizaj haroj, tiu dolora perdo de memoro rilate al la proksimume 10jaroj antaŭ mia malsaniĝo en la 2002a.. tiu memorkapablo, ribelema, ne tre kapabla enpreni novajn eventojn de mia ĉiutaga vivo. Esperinde mi ne forgesos tiun belan vojaĝon..

Revene, ripoze, hodiaŭ, ferii por senlaciĝi.. iomete ordigi la domon.. Mi lasis ĝin al la du pli aĝaj filoj..  Morgaŭ?

Morgaŭ, kolegoj, demandoj pri la semajno, montri fotojn.

Kiel eble plej baldaŭ mi aldonos iujn fotojn..

Publicité
Retour à l'accueil
Partager cet article
Repost0
Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article
R
ankaŭ mi iris en Malagon, en oktobro 2005 , invitita por la kongreso de andaluzaj esperantistoj. Mi multe ŝatis la urbon, la "centro Civico"-on, kaj malkovris la "maron" da olivarboj Jaenaj! kaj Baeza, kaj alian poeton: Antonio Machado, kaj ankaŭ la polemikvekan Esperantan "Civiton".
Répondre
M
Saluton ! Vidu Andalousie kiu  logxas apud Malaga ...<br /> http://nanh-eurasienne.over-blog.com/<br /> Mi havas novan blogon pri vojagxoj<br /> http://recitsdevoyages.over-blog.fr/
Répondre