Ĝi estas mensaj elŝutaĵoj... viveroj... ideetoj... pensumado sencela....
En tiu ĉi konstruaĵo mi laboris dum dekkelkaj jaroj...ekde la 1984 ĝis la fermo. Oni nomis ĝin : "Le tripode", tio signifas : "kiu havas tri piedojn".. http://img.photobucket.com/albums/v315/Aguirre44/tripode11.jpg Komence de la 199dekkelkaj jaroj, montriĝis...
Matene, survoje... Jen, ne tre fore, tutmonde konata "Le Corbusier"aĵo.. : La maison radieuse. "La radianta domo".. Mi vidas ĝin,piedire al la tramo, kelkofe proksimas tree al ĝi. Eble eniris. Laŭe irante la flueton "jaguere" mi povus atingi ĝin, post...
Hieraŭ, en Nantes, lingvofesto. La sepa... En tiu-ĉi, estas prezentataj multaj lingvoj. Apud Esperanto estis afrikaj lingvoj, fronte estis la fingrolingvo de surdmutuloj (Bedaûrinde, ŝajne, ne ekzistas internacia signaro, sed mi ne povis demandi).. Mi...
Ej ! Jen pluvo kaj vento..tiktakas gutoj... Frapoj supre, ĉielo nigretas. Animo grizas? ne.. Malordo regas endome, dormetas la cerbo.. Kaj... Jen. Mi ellasu vortojn, liberigu parolon, ĝuu plaĉon de l'tajpo.. La familianoj jen dormas jen forestas en aĉetoj...
Jen... scivolemo, esploremo...Ili enpuŝas neŭronojn, tiktakigas cerbon.. Demandi guglon : esperantaj blogoj... Jen listo plenplenas... Ĉu la mia de senmemorulo enestas ? Jeeees.. Bonege. Elpiki ion, laŭ hazardo, laŭ titoloj allogaj.. Ej!! fik kaj fek!...
Hieraŭ, kaj pasintan merkredon.. Preskaŭ 4 horoj da esploroj, testoj, pri memorkapablo.. El tio, vi eliĝas lacega.. Eble, post tiuj provoj, okazos laborgrupoj por plibonigo de la memoro.. Pri tio, mi pli poste aldonos.. Nun, laceco.. Krome, post 2 semajnoj,...
Revene, ripoze, meze de la rubmesaĝoj, salutoj... En la antaŭ-antaŭ pasinta semajno mi restadis en Andaluzio, de loko al loko, kune kun edzino kaj pli juna filino, 10jara. Senvoĉe admiri Cordoba'n.. Ene de la Mezquita, meze de la kvazaŭ arbara vicoj de...
Taglibro de nesenpena verdetulo. Ĉeestis.. Duonvekite, duonkviete, duone kvita pro la iamaj forgesoj.. Mi ĉeestis la monatan kunvenon de la Esperanto-grupo.. Ĉu la ĝusta tago, ĉu pordo malfermita ? Do, pordo malfermita, bone. Ĉu homoj? Jen, aŭtoj estas.....
Kiu do tiu francuja ulo kiu jen poŝtas ? Atentu! jen furorvendaĵo : membiografio de ivo senpena ! Post 1 monato mi 50jariĝos! Mi prezentu min, tiel decas en kunveno! Tiuj vivopartoj ne estas formanĝitaj de amnezio. Mi estas ŝtatfunkciulo, laboras komputike:...
El la lingvo, festeni. Ĝui vortojn ellasitajn, elverŝi vunditan animon, ellasi ĝojoplenan vivon. El la sperto enkorpa, enmensa, iufoja aŭ ĉiutaga liveri en alian menson vortojn kiuj retrovos novan vivon... El tiu bilda paperaĵo, iu, refluse, reflue trovos...
Mardon posttagmeze. Mi decidis iri enurben.. Do, trame.. Jen, halte sindemandas mi : Ĉu la librovendejo situas dekstre aŭ maldekstre ? .. Tamen, mi jam iris plurfoje.. Do, dekstren. Iras en pluraj malgrandaj stratoj. Devus aperi tiu placo kaj tiu impona...
Hontu mi! Matene, dimanĉe, la duan dimanĉon de la monato... Kaj.. ne partoprenas la monatan kunvenon.. Jes ja, senkulpige, tiuj doloroj ripaj, pro tiu entrama falo.. Jes, dolorige paŝi, pli bone senmove ĝui bonan libron.. Hontu mi.. Ĉu pluvivos tiu grupo.....
La neŭrologo, jam pasintjare, konsilis helpon de psikologo..Li ja konsideris ke miaj kriz(et!)oj estiĝas ofte el cirkonstancaj streĉoj.. Do pli bone trovi ioman psikan kvietecon.. Jes ja.. Do, tiam mi ekvizitis psikiatron. renkontis lin 4foje. Kaj LI...
Ĉu mistajpado, tromusado, paralizo! Mia antaŭa tajpaĵo pri setuko aperis ripete 40foje en la listo de miaj artikoloj! Mi unu post unu forigis, konfirmis klave.. Kaj jen, ankaŭ ĉi-tiun artikolo "Balbute ripete" ripetiĝas. Misteroj! Do, dekfoje, ree, mi...
Pasintan sabaton mi ja ĉeestis la jarkunvenon de la epilepsiula asocio de la urbo Nantes : ARIANE. Ĉeestis proksimume 50 personoj, eble pli. Sed okaze de tiu kuveno, ni festis la dekjariĝon de la asocio. Mi estas ano nur de apenaŭ unu jaro. La nombro...
Posttagmeze... Okazos la ĝenerala asembleo de la epilepsiula asocio de Nantes, ARIANE.. En tiun mi pli kaj pli enigis min kaj iomete forgesis la esperantoklubon.. Tiu asocio alvokis min por helpi en organizado de prelego venontan oktobron.. Do, mi konsentis...
Ĉiutage, hejme, dum la laboro, tiuj simplaj vortoj : Mi sukcesis fari.. Laborloke, sur papero, mi notas : Mi sukcesis fari. Mi listigas la atingojn, la rezultojn. Kelkfoje mi skribas : sukcese faris : nenion. Kaj ne gravas... Gravas nur kiam mi eĉ tion...
Finfine, jen ekestas nova blogo... Jam aliloke, alilingve, mi elverŝis animon kaj vortojn... Mi ĉi tie parolos pri lingvo nia, pri mia senmemorula sperteto,pri epilepsio kiu ekkaptis min en la 2002a, pri mia ŝatata maldekstra mano... Pri io, ĉio, ĉiutagaj...
El japanio mi legis mesaĝon de AIKAWA Setuko de Kioto.. Mi trovis pli malpli hazarde ŝian (ĉu ŝi aŭ li mi ne scias) taglibron. Ĝi tute simple eltajpas ĉiutagaĵojn, animstatojn, informojn... De ŝi mi ricevis tre amikan kaj korvarmigan mesaĝon ĉar mi elverŝetis...
Bovinoj paŝtas sub suno en paca val'. Vivo vin amas . ronk' en fotelo paperoj montas supren. Suno glacias. El la fenestro post fenestro fenestro. Gusto amara. Nuboj alflusas dum ni sidas fotele. Tajpon elteni. foli' survoje kaj mi iras senvarma en lum'...
Mi senhonte kopias : Okazis la 27 Okazis la 27 de Januaro Kadre de la lasta « Freneza Tago » de Nanto, dediĉita ĉijare al Ŝopeno, la rusa pianisto Andreï Korobeinikov venis denove koncerti en la Kongresejo. Ĉar li estas krome esperantisto, la Nanta Klubo...
Retrovi legokapablon... Tute nure, ne pli, senplue, tiuj vortoj envenas kapon.. Ne lasi sin enpreni kapte, iompostiome, per tiu laco fronte al vortoj.. Ne fleksiĝi sub la ŝarĝo.. Sukcesi teni plu la atentokapablon, ne forlasi tiom tuje.. Morgaŭ teni enkape,...
Jen, abrupte, senaverte... Morto de Claude Piron . Kolumno de la mondo esperantoparola... Kiel paroli pri li ? Pasintjare mi skribis al li... sendis mesaĝon post letero lia al la revuo "Télérama"... Jen, interesa letero de leganto, parolas inteligente...
Dimanĉa, matena sindemando : Se bezonata, ĉu pri tiu faka afero mi trovos la taŭgan vorton en Esperanto ? Ĉu prilaborante meblon, bezonante ilon apartan, precize nomitan en mia denaska lingvo, tamen konatan de ĉiuj, kaj tiel klare troveblan en mia fatrasa...
Uf!! Ree al la laboro.. frue ellitiĝi, ĝui la plaĉon de aŭta svarmo... finiĝis la posttagmeza dormeto, la bonfara nenifaro.. Ej.. Mi trovas la oficejan ĉambron, kaj.. Ej, mi ĝuas la foreston de la kolego...Nun, li ferias plu ĝis la 15a de septembo. Mi...