Ĝi estas mensaj elŝutaĵoj... viveroj... ideetoj... pensumado sencela....
limako sur voj' sub pluvo al li bonvena. Ankaŭ mi kaj vi . klavaro klakas, dume manoj fingrumas. senpaŭze paŭti. Aŭtistoj paŭtas. grizas mateno surstrate. pluvon mi plukas. Jam dormo paca dorno ne enpikos min. for de laboro. paŝo post paŝo, knaras maŝino...
Hodiaŭ nia elsendo kondukas nin en nemulte konata mondo. Nia spiona kamerao ĉeestis... Bonan tagon, Sinjoro... ? .. Dio..... Sinjoro Dio, kiel mi helpu ? Ej.. Nu... Ne dormas plu bone... Ja kredas mi, mi ekdeprimas.. Temperatura pliiĝo.... Kaj mi ploraĉas.....
Ĉu Aikawa Setuko ion aperigis interrete ? Dum pluraj semajnoj, ja ne videblis aperaĵoj.. Mi estis iom senpacience atendanta... Sed jen! aperis la plej freŝaj eldonoj.. do ! legu ĝin.. La adreso aperas maldekstre.. musumu !
Nuda ŝi estas antaŭ mi... El la duŝo eliras, senartifike. " C i estas mia venuso .. El Willendorf ".. Grumbleto ŝia... Graspuga, dikpuga.. Mamoj ne eltenas graviton.. Ventro pezas memore al tiuj portitoj iamaj, ene.. Jam antaŭ multegaj jaroj... Tian mi...
plenas lumo plu ĉu jam enpaŝis suno? Formiko ridas.
Pensoj vagone elpensas mil pripensojn. Plenplenu glaso.
Surseĝe, necesje. Kaj jen, antaû vi, ci rulaĵo da rubsakoj kiujn vi serĉas jam de hierau... ---------------------------------------------- Sur la lunette... Et là , devant toi, ce rouleau de sacs poubelle que tu cherches depuis hier..